Fanzino

Superviro originala fanzino.

Fanzino (ankaŭ konata kiel adeptogazeto) estas gazeto ne-komerca pri ia afero, sed unuavice kaj origine pri sciencfikcio kaj poste kiel gazeto de revoluciaj organizaĵoj ĉefe de junuloj. Du kategorioj de la Premio Hugo estas por "Plej Bona Fanzino" kaj "Plej Bona Fanzino Duon-komerca" (anglalingve semiprozine).

Fanzino ne estas financata de publikaj aŭ komercaj estaĵoj, kaj eldonistoj, redaktistoj kaj verkistoj ĝenerale ne ricevas monon por sia laboro. La prezo de fanzino estas kutime magra, kaj estas uzata por kovri elspezojn nur. Multaj fanzinoj estis presitaj sur stencila mimeografokopiiloj.

La vorto (kelkfoje mallongita al "zino") venis el la angla fanzine (vortokunfando de fano kaj magazine [gazeto]), kreita por distingi tiajn eldonaĵojn fanaj de profesiaj sciencfikciaj gazetoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search